{"id":11287,"date":"2019-03-17T16:41:44","date_gmt":"2019-03-17T15:41:44","guid":{"rendered":"https:\/\/stadtsprachen.de\/?post_type=stsp_text&#038;p=11287"},"modified":"2020-11-17T14:43:16","modified_gmt":"2020-11-17T13:43:16","slug":"tilla","status":"publish","type":"stsp_text","link":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/text\/tilla\/","title":{"rendered":"Tilla"},"content":{"rendered":"<p><strong>Hondurasa Rifu\u011do<\/strong><\/p>\n<p>Por la rifu\u011dejo \u015di elektis Zagrebon, la urbo kiu \u015dajnis al \u015di sufi\u0109e fora de \u0109io de kio \u015di volis savi\u011di.<\/p>\n<p>La elekton de la urbo diktis la memoroj pri \u015dia avo Hrdlicka, kiu en Zagrebo iam studis juron. En la familio oni menciadis la nomon de la urbo kun la sento de senzorgeco. La avo tie ek\u015datis en\u015dpruci mineralan akvon en la lokan vinon por refre\u015digi \u011din kaj tiu kutimo neniam forlasis lin. Li rakontis ke li dum la studentaj jaroj eltrinkis glasojn post glasojn man\u011dante nur salumitajn krakenojn. En la epoko kiam \u015di a\u016ddis la vorto krakeno, \u011di iel mistere rilatis al generado de infanoj. Ne estis klare kiel, ver\u015dajne sufi\u011dis ke rimis la krakeno kun infanoj kaj ke la vendisto de panbulketoj iom mistere ridetis dum li elprenadis la krakenojn el la kesto. Bulketoj kaj stangetformaj panetoj, e\u0109 la duonigita Semmel-bulketo facile rompebla en du partoj, neniom estis suspektata. Sed krakenoj jes. \u015ci dum multaj jaroj malsuprenigis la rigardon al siaj \u015dula\u0109oj kiam oni menciis la krakenon. Da jaroj \u015di havis kvin, dum la avo rakontis pri Zagrebo. \u015ci portis friza\u0135on nomata bubi kaj la robon el blua veluro tiun diman\u0109on, kiam \u015di sidis \u0109e lia naski\u011dtaga kuko.<\/p>\n<p>Zagrebon \u015di vizitis nur unu fojon, anta\u016d kelkaj jaroj \u015di gastis tie sur la \u0109efscenejo en<em> Don Carlos<\/em> de Schiller. Impresis \u015din la atentema publiko kaj la neglektitaj barokaj fasadoj al kiuj malri\u0109o ne povis ka\u015di ilian iaman belon. Sur la programo estis presite: Tilla Durieux en la rolo de Eboli.<\/p>\n<p>Sian edzon Lutz \u015di ne multe devis persvadi por ke ili provu retiri\u011di en Zagrebon. Li tiutempe jam estis senidea kaj sekvis \u015dafide. Kiam iliaj germanaj pasportoj senvalidi\u011dis, estis \u015dia ideo havigi la pasportojn el Esktere\u016dropo. La instrukcioj diris ke por la akiro de novaj validaj pasportoj ili reaperu en Berlino. Tien neniam. Precipe li neniam. La svisaj amikoj aran\u011dis por ili la lo\u011dejon kaj nun, kun la novaj hondurasaj pasportoj en la po\u015doj ili veturis al Zagrebo. Kvankam ilia celo estis Jugoslavio, ili unue devis enkapigi ion pri Honduraso, por koni ion pri la lando de siaj pasporto. En kazo de neceso.<\/p>\n<p>\u015cia penso kelkfoje revenis al la pentra\u0135oj kiujn \u015di devis vendi por pagi la pasportojn en la nigra merkato, sed \u015di rapide svingis per hararo por forigi la penson. La nigrahara ulo kiu alportis la pasportojn al \u015dia pordo ne estis la sama al kiu \u015di elpagis la monbiletojn en la lo\u011dejo de geamikoj. Li nur flegme petis ke \u015di subskribu la akcepton de la dokumentoj. Tilla fartis malkonforte, \u015di ne tuj komprenis kial li volas \u015dian subskribon. Iel \u015di imagis ke \u0109e falsado necesas malpli da burokra\u0135oj. \u015ci alrigardis lin por enkapigi lian viza\u011don, cikatron sur la viza\u011do el la kli\u015do pri krimulo, li ne havis. Anta\u016d ol subskribi, \u015di alrigardis liajn \u015duojn, belajn, el kruda ledo kun dika blanka ka\u016d\u0109uka plandumo. Elekton \u015di ne havis. \u015ci prenis fontoplumon el la sako kaj lasis sian nomon sur la paperon, rezignita kvaza\u016d \u015di jam estus kaptita \u0109e falsado. Kiam la ulo eliris, \u015di malfermis la pasporton kaj rigardis sian foton apud la hondurasa \u015dtatblazono. Timigita \u015di unue fermis \u011din, poste sidi\u011dis kaj trarigardis \u0109iun pa\u011don. Vidita de ekstere la dokumento \u015dajnas en ordo. La unua pa\u011do surhavis \u015dian nomon. Nur ke \u015di ne plu estas \u015di.<\/p>\n<p>Victoria, la amikino de Tilla, la sama kiu peris por trovi la kontakton pri la pasportoj, akompanis \u015din en a\u016dto al la svis-itala landlimo por testi la hondurasan pasporton.<\/p>\n<p>La rigardo de Tilla fiksi\u011dis al la blanka montpejza\u011do. La monto aspektis kvaza\u016d el vitro. Anka\u016d \u015dia vivo fari\u011dis vitre rompebla. Stre\u0109o en la gor\u011do. Kio okazas al tiuj kiuj iras tra la mondo kun nepropraj pasportoj? La pasporto ne estis falsigita, nur la \u015dtatanecon.<\/p>\n<p>Tilla \u0109e la limo pene elmetis al sia viza\u011do indiferenton. La stomako jam doloris. La oficisto redonis la pasporton sen multa ekscito. \u015ci ridetis al la amikino.<\/p>\n<p>-Ni daurigu!<\/p>\n<p>Post kelkaj horoj en eksterlando, la virinoj revenis. La edzo, paligita, jam pene glutis salivon. Li imagis ke Tilla jam estis kaptita. Al li \u015dajnis ke \u015di estas tro longe for.<\/p>\n<p>Senespero, ripro\u0109o kaj feli\u0109o ke \u015di staras anta\u016d li.<\/p>\n<p>Tempo por koleri ne plu estis. En la lasta oficiala letero klare legeblis ke lia restadpermeso en Svislando ne plu estis plilongigita. \u011ci morga\u016d malvalidi\u011dos.<\/p>\n<p>-Ek! Ni paku! \u015cajnas ke ni a\u0109etis la botojn de sep mejloj. Tiuj pasportoj movas anta\u016den.<\/p>\n<p>-Kaj ne maltrankvili\u011du pro la lingva en Zagrebo. Tie multaj parolas germane. Ja \u011dis 1918 Vieno estis ilia \u0109efurbo.<\/p>\n<p>Iom tro laca \u015di estis por tiom optimisma frazo. \u015ci rigardis kiel li enportis siajn du grandajn valizojn en la \u0109ambron. Ilia leda lukso estis ankora\u016d senripro\u0109a. Tio estos ilia unua granda fu\u011do post eliro el Berlino al Prago kaj poste al Svislando. Li, kiun en la lastaj jardekoj pakis servistoj, mallerte manipulis pri la seruro. \u015ci vidis kiel lia hararo fari\u011dis maldensa, dum li mallerte pu\u015dadis la fermilon. Kiam \u011di cedis, \u015di alproksimi\u011dis por kisi lin. \u015ci hontis ke \u015dia amo nun jam transformi\u011dis al prizorgo. \u015ci volis lin savi kaj ne plu venis ideoj divorci, la ideoj kiuj sie\u011dis \u015din ankora\u016d lastjare. Estis la jaro 1934, li malfacile portis sian judan \u015dar\u011don kaj same malfacile la gliton suben.<\/p>\n<p>\u015ci ridetis vidante lin kontenta pri valizmalfermo.<\/p>\n<p>Anta\u016de li direktis fabrikojn. Generala direktoro de Schultheiss-Patzenhofer. Nun simpla valizmalfermo maltrankviligas.<\/p>\n<p>Victoria diris:<\/p>\n<p>-Se vi kredas ke vi edzini\u011dis al sapfabrikisto, li montri\u011dos sapveziko.<\/p>\n<p>Sapfabrikisto Lutz ne estis. Li posedis fabrikojn de cemento kaj bierfarejojn. Posedis anta\u016d la falo.<\/p>\n<p>Kaj nun la grandsinjoro havis kontentan viza\u011don \u0109ar ili eniris la landon kaj la hondurasaj pasportoj denove ku\u015dis en \u015dia sako. Post la skandala tribunalproceso, li sentis maltrankvilon \u0109iam kiam necesas montri sian identecon. Kvaza\u016d \u0109iuj memorus lin, la akuziton.<\/p>\n<p>\u015ci palpis la \u015dlosilojn de la zagreba lo\u011dejo dum \u015di remetis la pasportojn. Kura\u011diga sento. Iom tro dika fera bukedo por \u015dia dama saketo.<\/p>\n<p>La optimismo per kiu Lutz akcelis ankora\u016d portis lin. \u015ci fartis komforte tiel, sciante kiom da energio necesos kiam venos refluso en lia humuro.<\/p>\n<p>-\u0108u vi havas ideon kien ni iras?<\/p>\n<p>-Ne. Sed ankorau en la malliberejo mi diris al vi ke mi plej volonte malaperus.<\/p>\n<p>Eble tio nun komenci\u011das.<\/p>\n<p>\u015ci memoris, kiam \u015di ricevis la permeson viziti lin en malliberejo, dum la proceso ankora\u016d da\u016dris. Anta\u016de \u015di pensis ke nenio povas esti pli terura ol la morto de Paul kaj \u0109io kio sekvis. Sed \u0109iam eblas unu plia \u015dtupo de teruro. Lutz estis akuzita pri falsado de bilancoj de sia kompanio.<\/p>\n<p>Por viziti lin en malliberejo \u015di volis elser\u0109i sian plej simplan jakon kaj fosis por trovi iom \u0109ifitajn \u015duojn. Ne estis facile. En 1932 \u015di ankora\u016d estis Tilla Durieux. \u015ci elstaris en sia mar\u015dmaniero. En kapturno. Nenio \u0109ifita estis en \u015dia \u015dranko. \u015ci diktis la modon de la virina Berlino. Sufi\u0109is ke \u015di tran\u0109u harojn, la aliaj sekvis samstile.<\/p>\n<p>Parfumon \u0109e la orelo \u015di metis por renkonti lin en la malliberejo . Estis tio la boteleto de Chanel kiun \u015di malfermis por ilia geedzi\u011do en Londono. La akompanon de la advokato, \u015di rifuzis. \u0108e la pordo, uniformulo.<\/p>\n<p>-Al kiu?- malrapide li skribis en rubrikon: vizitato.<\/p>\n<p>-Stato? Edzino?<\/p>\n<p>-Enirhoro.<\/p>\n<p>Malanta\u016d \u015di jam vico de bruaj homoj kiuj rajtas al vizito kiel \u015di. Pri la profesio de la vizitato la administranto ne demandis. En 1932 ne multaj industriuloj estis en la malliberejo.<\/p>\n<p>\u015ci rajtis eniri la longan koridoron. Da\u016dris eternon \u011dis Lutz aperis, akompanata de gardisto. \u015ci aliris al la tablo, donis al li la manon. Inter \u015diaj lipoj kaj lia vango estis lar\u011da tablo. \u015ci ne certis \u0109u la kiso de la edzino estis permesata.<\/p>\n<p>\u015ci volis ke lin tu\u015du la odoro de la geedzi\u011da memoro, enver\u015di en lin energion por luktado.<\/p>\n<p>Lutz estis rompita, fermita por \u0109iuj sensoj.<\/p>\n<p>-Pardonu &#8211; li lacis. Li e\u0109 spiri ne emis. Videblis ke nur eta kvanto da aero eniras lian pulmon. Li nur embarason konis.<\/p>\n<p>&#8211; Mi elmetis vin al tiu situacio. Mi plej volonte malaperus.<\/p>\n<p>-Nu, jen, nun ni malaperas kune.<\/p>\n<p>Peza sento de kura\u011digo.<\/p>\n<p>Lutz stre\u0109is la fantazion kaj eniris imagon por respondi al la demando kiel li imagas la lokon kien ili iras:<\/p>\n<p>-Se mi devus fantazii, mi imagas Zagrebon kiel ejon de Csillag Anna. Csillag Anna \u0109e la turka landlimo.<\/p>\n<p>Tilla ridetis al la ideo pri Csillag Anna. \u015ci estis virino kun du metrojn longa hararo. \u015ci malkovris mirindan kremon kontra\u016d elfalado de la hararo. Komence de la jarcento en multaj e\u016dropaj gazetoj la fabriko proponadis la la\u016ddire miraklan kremon, anoncante alsendon post la enpago de la mono al la viena a\u016d la berlina adresoj.<\/p>\n<p>Zagrebo unavide \u015dajnis trista provinco. Tilla \u0135etis timeman rigardon al li. Super lia nazo koncentri\u011dis jam profunda falto. Li volis nur alveni, ne gravas kien.<\/p>\n<p>\u015ci metis sian manon sur la lian sur la stirilo por cementi la senton ke \u015di ne forlasos lin.<\/p>\n<p>\u0108e la stratangulo \u015di prononcis la demandon pri la ser\u0109ata strato.<\/p>\n<p>-\u011cis la teatro, kaj poste maldekstren! &#8211; la respondo \u011dentilis germane, kvankam \u015di starigis la demandon france. \u015ci ne komprenis kial. La demandito hazarde estis la plej brila loka profesoro pri lingvoj, granda latinisto, fama pri fonetiko. Li kapablis diveni en kiu lingvo la demandanto denaskas. Li levis la \u0109apelon salute, dum \u015di dankis konfuzite. \u015ci ankora\u016d ne lernis ke \u015di hontas pri la germana.<\/p>\n<p>Malanta\u016d la dorso de la profesoro estis montrofenestro. Rapide esploris \u015dia rigardo la enhavon: eta trajno kun vagonoj, du pupoj kun ondumita hararo, pilko kun desegnitaj papilioj.<\/p>\n<p>\u015ci residi\u011dis \u0109e Lutz, kiu jam a\u016ddis la instrukciojn pri la strato.<\/p>\n<p>-Ne eblas sen teatro &#8211; ridetis Lutz dum la a\u016dto preteriris la imponan konstrua\u0135on en la flavo de Maria-Theresia. Du diketaj an\u011deloj en la fasado super la enirejo jam disblovadis la nova\u0135ojn.<\/p>\n<p>&#8211; Estas ankora\u016d io bona\u016dgura: la pilko en la montrofenestro havis desegnitajn papiliojn.<\/p>\n<p>&#8211; Ne malbone por komenci. E\u0109 la flagoj mankas.<\/p>\n<p>Komento ne necesis. La lasta pilko kiun Tilla vidis en Berlino en montro-fenestro estis ornamita per svastiko. Tio terurigis \u015din.<\/p>\n<p>Balda\u016d ili haltis anta\u016d la \u011dardeno. La stratnumero kiun ili ser\u0109is ka\u015di\u011dis malanta\u016d akacioj. Sufi\u0109is tu\u015di la anson kaj la dommastro jam aperis por saluti ilin.<\/p>\n<p>La vicdirektoro en la banko, la unua fojon ludonas parton de sia domo. Sinjorino Kunari estis iom nervoza post la telefona demando de \u015dia amikino, kiu elmigris al Svisio, \u0109u ilia suba lo\u011dejo estus luebla?<\/p>\n<p>La gesinjoroj Kunari ankora\u016d ne bone alkutimi\u011dis ke ilia filo foriris studi al Vieno. El Svislando venis la informo, ke la luanto estos germana aktorino volanta trankvilon. Nenio pli.<\/p>\n<p>Jen nun ili en la suba \u0109ef\u0109ambro kiu ne plu havas ajnan signon de la viena studento. La sinjorino \u0135etas esplorajn demandojn al la damo kun nigra pelta boao dum \u015di aliras al la fenestro kaj demandas \u0109u teatro estas en tiu direkto.<\/p>\n<p>Lutz malaperis kaj malanta\u016d li jam ehis brua akvofalo en la banejo.<\/p>\n<p>La dommastrino malfacile glutis \u0109iujn demandojn, kiuj boris en \u015di kaj reduktis ilin al la \u011dentila\u0135oj.<\/p>\n<p>&#8211; Je kioma horo estu la gesinjoroj bonvolus havi la matneman\u011don. \u0108u certe nun sufi\u0109us teo? &#8211; en la demandoj tiri\u011dis malnova \u011dentileco, iom timema.<\/p>\n<p>Tilla \u0135etis sin sur la geedzan liton, svingis la boaon \u0109irka\u016d sin kaj rektigis la spinon dum iom da tempo.<\/p>\n<p>-\u011cis nun, ne malbone! \u0108u tiel simple eblis fu\u011di?<\/p>\n<p>La teo venis en la \u0109ambron, la kakao kuko estis ornamita per flava floreto el citron-\u015delo, Tilla ridetis al tiu flava saluto en la bruno. La mano kiu tenis tran\u0109ilon ne povis tran\u0109i tute rekte. Kortu\u015dis sin malperfekteco de la hejmo.<\/p>\n<p>Lutz fosis en sia valizo. Tilla jam konis la ritualon. Li elprenas sian pi\u011damon, sian hejman mantelon, sian bansalon. Lu ku\u015dos dum la venontaj du horoj en varma akvo por malstre\u0109i\u011di, aldonante titme iom pli da varma akvo.<\/p>\n<p>Dum li elprenadis siajn rekvizitojn, \u015di elprenis la monujon por lerni pri la novaj bankbiletoj. Ili nomi\u011dis dinaroj.<\/p>\n<p>La pantofloj ku\u015dis sur la tapi\u015do kiel du endormi\u011dintaj katidoj.<\/p>\n<p>-Nenio tiom ripozigus min nun kiel muziko.<\/p>\n<p>-Ho, ne, ne eblas hodia\u016d, post 600 kilometra veturado.- Lutz defendis sin tre rapide.<\/p>\n<p>-\u011custe pro la veturado. \u0108u ne \u011denus vin se mi sola elirus \u011dis la teatro transe?<\/p>\n<p>Lutz post kelkjara geedzeco ankora\u016d miras pri la konduto de Tilla.<\/p>\n<p>-De kie via energio nur venadas!<\/p>\n<p>-Sed vidu, la teatro estas transe de la domo. Kaj ne unu fojon mi iris sola al la prezenta\u0135o. Kiam vi revenos de la banejo, mi jam preska\u016d estos \u0109i tie.<\/p>\n<p>Li tiris la \u015dultrojn. Ne indis kontra\u016dstari.<\/p>\n<p>Kiel trinkemulo malkovras trinka\u0135on, \u015di jam balda\u016d staris \u0109e la teatra enirejo.<\/p>\n<p>Post tiom da jaroj dum kiuj \u015di eniradis tra la pordo por aktoroj, estas strange vicostari kaj peti bileton. \u015ci pagis senvorte per sufi\u0109e granda monbileto por eviti embarason demandi kiom kostas. En la spektejo \u015di ridetis vidinte la lar\u011dan lustron alte sub la an\u011deloj, al kiu \u015di rigardis dum la gastado, kiam tondris apla\u016ddo por \u015di. Tiam \u015di staris aliflanke, sur la scenejo.<\/p>\n<p>\u015ci trovis lokon en la spektejo kaj trankvili\u011dis. Tiel faris Cindrulino kiam \u015di post la noktomeza balo revenis al cindroj: \u015di ne plu aktoras. \u015cia lingvo fari\u011das simbolo de la brunaj \u0109emizoj, ne plu de arto.<\/p>\n<p>\u015ci rigardis kiel dancas polveroj en la reflektora lumo kaj petis sin ne patosi. Estas provizore tiel. Nur provizore. Tio flustris iu pre\u011do en \u015di.<\/p>\n<p>Balda\u016d levi\u011dis la kurteno kaj la nekonata lingvo al\u015dprucis \u015din. \u015ci imagis, ke \u015di sentos doloron, sidante en provinca teatro meze de duaranga teatra\u0135o kun nekonvinka primadono. Sed ne estis tiel. Tiu aktorino sur la scenejo tute ne havis provincan etoson. \u015ci havis orelkaresan vo\u0109on kaj la lingvaj kaskadoj de nekonata intrigo de iu loka a\u016dtoro fluis milde kiel la nokta pluvo al la laca voja\u011danto.<\/p>\n<p>Dum la pa\u016dzo, kiam lumi\u011dis la spektejo, nur tiam revenis la prema sento de soleco. \u015ci estas reduktita al spektanto dum en \u015dia berlina teatro iuj hurlas: la Judinoj for el la teatro!<\/p>\n<p>\u015ci ekfosis en sia eta sako por eltrovi naztukon. Teni sin je la naztuko ne donas la plej fortan senton de apogo.<\/p>\n<p>\u015ci rigardis tra la salono. Tie \u015dajne \u0109iuj konas sin. La amasoj malsuprenglitis al la teatra kafejo. \u015ci sekvis.<\/p>\n<p>-En kiu lingvo mendi \u0109e la ver\u015dtablo?<\/p>\n<p>-\u0108u permesate helpi? Kia honoro havi vin en la publiko! \u0108u vi estas sen akompano \u0109i tie?<\/p>\n<p>La frazoj fluis en la germana. Iu virino kavalire proponis helpon.<\/p>\n<p>&#8211; Mi apena\u016d kredis kiam mi ekvidis vin en la spektejo. Mi vidis vin en <em>Don Carl<\/em>os en Zagreb kaj mi vidis vin en Berlino en Wedekind. Post kiam vi foriris el Zagrebo, tiom da homoj parolis pri vi! Post <em>Don Carlos<\/em> vi, pardonu la vulgarecon, \u0109i tie famis kiel kafomarko.<\/p>\n<p>Tilla sentis kiel flato grimpas al \u015dia koro. Tie, en la loko kiun \u015di imagis fora kiel Honduraso, meze de nenio, rekonis \u015din iu, evidente klera. La sinjorino anta\u016d si, kun senkulpigoj, interesi\u011dis pri \u015diaj trinkpreferoj. Tilla soifis sed ne kura\u011dis konfesi ke \u015di prefere lektu\u015dus konjakglason \u0109e tiu unua renkonti\u011do kun sia publiko en Honduraso. \u015ci imagis, ke \u015di estos komplete nekonata \u0109i tie. \u015cajne \u015dia imago ne trafis. \u015cajne \u015di estas \u0109i tie multe pli proksime al si mem ol \u015di kredis, metante hondurasan pasporton en la po\u015don.<\/p>\n<p>La sinjorino anta\u016d \u015di havis viglan senton por kompreni la situacion. La\u016d la febla rideto de Tilla, la\u016d la fingroj kiuj kelkfoje grimpis al la lipoj, \u015di tuj konkludis ke ne estas bone starigi multajn demandojn.<\/p>\n<p>La sinjorino prezentis sin sed la triobla slava nomo tuj elflugis el la orelo de Tilla dum ili manpremis.<\/p>\n<p>Zlata Lubienski Adrovski en la unua sekundo dum \u015di vidis la aktorinan profilon tu\u015ditan per la palpilo de la lumreflektoro en la publikejo, komprenis ke en la teatro anonime sidas la plej granda heroino de la germana teatro. Tilla Durieux sidis sola kaj aspektis kiel halucino. La teatra direktoro devus loki \u015din en la presti\u011dan gastlo\u011dion. Li e\u0109 ne aperis \u0109i vespere. Li havas neniun ideon kiu estas en lia teatro. Estas evidente ke la gastino venis anonima, ke \u015di volas resti tia.<\/p>\n<p>-Mi miras ke ne estas grandaj amasoj \u0109irkau vi. Vi maskis vin tiel, sen \u015dminko en la publiko.<\/p>\n<p>-En la urbon nuntempe alvenas \u0109efe nur rifu\u011dintoj. Sed havi vin \u0109i tie!<\/p>\n<p>Tilla rigardis la alparolantinon. Agresema \u015di ne estas. Fajneco elradiis el \u015di. Sed Tilla timis de abundo de slava helpemo kaj preferis reteni anonimecon.<\/p>\n<p>Zlata akceptis teni la distancon, kiun diktis la sinteno de Tilla. \u015ci demandis nenion.<\/p>\n<p>-Se vi hazarade restus en la urbo pli longe, se vi bezonus iun ajn helpon, sentu vin libera kontakti min. \u015ci etendis la nomkarton.<\/p>\n<p>-Koran dankon! Mi ne scias. Mi nun alvenis, mia edzo malpakas niajn valizojn, planoj ankora\u016d ne estas klaraj.<\/p>\n<p>-Sen iuj devigoj! kura\u011digis Zlata timigita ke \u015di aspektos altrudi\u011dema. Vi estas bonvena \u0109e mi iam ajn.<\/p>\n<p>-Estas plezuro a\u016dskulti vian germanan.- rimarkis Tilla.<\/p>\n<p>-Mi havis bonan guvernistinon knabina\u011de. El la \u011dusta regiono. Se vi parolus dialekte eble anka\u016d mia germana forglitus dialekten&#8230;<\/p>\n<p>Sonorilo. Manpremoj. Akompano al la sidloko. Rideto sigelis la konati\u011don.<\/p>\n<p>Kiam la kurteno levi\u011dis, Tilla vane klopodis memori la nomon de la sinjorino. Sed varmigis \u015din io en \u015dia vo\u0109o, ne nur la sento renkonti sian adoranton. Dum la posta akto Tilla kelkfoje sentis kiel la rigardo de la sinjorino glitas super \u015dia ha\u016dto.<\/p>\n<p>El la vestejo, Zlata diskrete kapsvingis al \u015di. Tilla signomontris ke \u015di komfortas sola. Zlata revenis al sia societo.<\/p>\n<p>Tilla gaje mar\u015dis tra la teatra placo \u011dis siaj akacioj. La longa \u015dlosilo bruete turni\u011dis en la \u0109efporda seruro.<\/p>\n<p>Lutz jam ronkis sub la eta lumo. Lia kolonja akvo penetris tra la fumo de la \u0109ambro. Tilla malfermis la fenestron, fre\u015da humido el la \u011dardeno ekgrimpis al \u015di. \u015ci tiris la kovrilon al la \u015dultroj de Lutz. Li ne veki\u011dis nur premis \u015dian manon.<\/p>\n<p>Estis agrable du\u015di. Longe \u015di brosadis siajn mallongajn harojn kaj faradis S-movojn per la broso tra la hararo. Tiam \u015di ku\u015di\u011dis apud Lutz. Dum \u015di fermadis la okulojn du grandaj flagoj kun svastikoj svigi\u011dis super iuj kolonoj. \u0108u tio estas Berlino?<\/p>\n<p>La son\u011do ne konturis respondon. \u015ciaj lipoj moli\u011dis de senzorgeco. La dormo estis indulga.<\/p>\n<p>Ekstere ku\u015dis la eta Zagrebo, provincgusta kaj humida de siaj pluvoj. La kapo jam faris komfortan truon en la lanugoj de la kuseno.<\/p>\n<p>La monogramo de la lomduantino enstampis sin en la vangon de Tilla.<\/p>\n<p>La granda ekzilo povis komenci\u011di.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>SUB LA SPEGULETO<\/p>\n<p>Tilla post la reveno hejmen el la \u011dardeno de Zlata unue en la banejo kontrolis \u0109u hazarde iksodo enlo\u011di\u011dis en iun molejon. Kun eta spegulo en la mano \u015di komencis traser\u0109i la molojn de la akselo. Neniu pentristo kiu desegnis \u015dian portreton, rigardis \u015din tiom severe. Nun \u015di klopodis per la rigardo eniri \u0109iun falteton de sia korpo. Tie, en fremda banejo , sub la lampo kiu elradias ombron kaj ne lumon, Tilla kun la etendita kolo anta\u016d la spegulo proksimigis pecon post peco de sia korpo al la pala lumo.<\/p>\n<p>Kun la levita brako, \u015di memoris sian betulon el la viena \u011dardeno al kiu \u015di kuris post la leciono por informi \u011din pri la matenaj lecionoj en la lernejo. La betulo, kiun Tilla nomis <em>\u015di,<\/em> a\u016dskultis multe pli kura\u011dige ol la patro a\u016d la panjo. La betulo lasis la impreson ke Tilla pravis, ke morga\u016d \u0109iu kiu ofendis \u015din senkulpi\u011dos. Tiutempe al Tilla gravis pravi. Dum \u015di staris anta\u016d la betulo kaj levis la brakojn al \u015di, la vento agrable karesis la akselojn, dum \u015di tu\u015dis la foliojn sur la supra bran\u0109o. Tilla estis a\u016dgusta infano kiu \u015datis la venton sur la ha\u016dton.<\/p>\n<p>Post la vento \u0109e la betulo ne estis malfacile man\u011di venton tagmeze. Kiam la dudeka jarcento estis en sia beboa\u011do, la aktorinoj devis mem prizorgi la kostumojn por siaj heroinoj. La panjo, kiu post la unua vangofrapo je la ideo fari\u011di aktorino, decidis akompani sian infanon al la unua posteno. Pri investoj al teksa\u0135oj \u015di ne avaris. Nur pri la man\u011doj. \u015ci donis \u0109iujn siajn \u015dpara\u0135ojn al la vendisto de teksa\u0135oj. Por man\u011doj apena\u016d io restis. Tilla kaj la panjo \u015duldis sian gracian talion \u0109efe al malsatado.<\/p>\n<p>La malsatado da\u016dris dum \u0109iuj unuaj teatraj jaroj. Iel la panjo ne insistis \u015dan\u011di la profesion. Belgajn pralinojn kaj la paste\u0109oj el ansera hepato Tilla alportadis al \u015di nur en la lastaj vivojaroj de la panjo. Pri ili \u011dojis la kvaza\u016d ili estus gajnitaj per la unuaj salajroj de Tilla, el la epoko de la vento.<\/p>\n<p>La vento nenie estis tiom bela kiel alte en la aero. Tilla \u015datis flugi. Kiam la fratoj Rumler provflugis per sia aviadilo &#8211; \u015di estis ilia unua provfluga gasto.<\/p>\n<p>Al neniu \u015di kura\u011dis diri ke \u015di volus flugi.<\/p>\n<p>Sed kiam Paul demandis tiun vesperon, kio estas \u015dia plej granda deziro, \u015di ne hezitis.<\/p>\n<p>Li \u015datis la respondon.<\/p>\n<p>-Ni flugos.- diris li penseme kaj kisis \u015din. Liaj kisoj havis tiun vesperon la odoron de helaj nuboj.<\/p>\n<p>Ili flugis venontsabate. En balono. \u015ci estis preta unu horon anta\u016d la ekiro, je la na\u016da jam, en sia \u015dpruce teksita kostumo. Li sidis apud \u015di, \u0109irka\u016dbrake tenante \u015diajn \u015dultrojn malanta\u016d la dorso de la manipulisto, kiu okupi\u011dis pri la balon\u015dnuroj. Sube ku\u015dis la tero. Vento blovis en la viza\u011don. Ili flugis dum tri sabatojn sinsekve, poste venis \u015dtormo kaj ili devis pa\u016dzi.<\/p>\n<p>Foje post la munkena teatra\u0135o venis telegramo. \u201cTuj eniru trajnon por Berlino.\u201d Tie atendis surprizo. La surprizo estis sufi\u0109e unika: Paul aran\u011dis por \u015di flugadon en balono. Paul havis senton por ekstervagancaj donacoj. La plej forta certe estis &#8211; ke \u015din pentru Renoir. Sed en la unuaj jaroj de ilia vivo, li akompanis, por rigardi kiel \u015di \u011duas.<\/p>\n<p>El la tempo de betulo flugi en balono estis \u015dia revo. \u011cis Paul al neniu eblis diri ke \u015di \u015datus flugi. Li komprenis tuj kaj ili flugis ofte. La akcidento pri la flugado okazis nur unu fojon. Tiam kiam en la balono kun ili estis anka\u016d lia frato.<\/p>\n<p>La spegulo ektremis en la mano kiam \u015di memoris la falon de la balono en iun \u0109ehan vila\u011don, la subitan senton vidi la teron rapide alproksimi\u011di kaj povi fari nenion por protekti sin. Bon\u015dance \u0109e tiu falo neniu rompis iun ajn, sed \u0109iuj tri voja\u011dintoj kontuzi\u011dis. Tilla forigis la spegulon por ne devi revidi la teron kiu venas \u0109iam pli proksimen.<\/p>\n<p>Nun jam, la jaregoj kaj mortoj post la falo de la balono, kun speguleto en la mano, ser\u0109ante la iskodon, kiu \u015dajne tamen ne ennesti\u011dis, \u015di rigardis sin per la okuloj de \u0109iuj pentristoj kiuj \u015din desegnis. La unua portreto Tilla kiel Salome. Max Slevogt desegnis \u015din en 1907. Rubando en la hararo. La peniko de Max estis le\u011dera, kvaza\u016d \u011di ne havus pezon.<\/p>\n<p>\u015ci sentis sur la vango la varmon de la reflektoro en la fotostudio. La fotisto Schenker faris ses portretojn por la bildkartoj Tilla Dureiux. Estis brunnuancaj la kartoj. Tilla kun la potforma \u0109apelo, Tilla nud\u015dultra kun la friza\u0135o nomata <em>bubi<\/em>. Tiklis \u015din \u0109e la genuo la franzoj de la mallonga jupo dum la fotisto ka\u015di\u011dis sub la nigran tolon de sia fotilo. La unuajn bildkartojn \u015di subskribis al la apla\u016ddintoj, kiam \u015di eniris restoracion en Bleibtreustr.<\/p>\n<p>-\u0108u mi rajtas peti nun? &#8211; petis junulo alproksimi\u011dante al \u015dia tablo. \u015ci ne tuj komprenis kion li volas kiam li el la po\u015do eltiris \u015diajn portretojn. Li volis ke \u015di subskribu ilin.<\/p>\n<p>Ne nur la unuan fojon \u015di surprizi\u011dis kiam oni petis \u015dian a\u016dtografon.<\/p>\n<p>\u015cia panjo, kiu preska\u016d frenezi\u011dis pro la timo pri malri\u0109o post la morto de la patro, povis imagi nur unu profesion por Tilla: instruistino de piano. Lecionoj \u0109iamis Por elteni ilin, Tilla havis ideon: sur la klavoj mar\u015dos nanoj. La unuaj nanoj iras malrapide, nun ili rapidas, unu kuras kun la korbo, la aliaj sekvas, rapide, rapide, rapidege.<\/p>\n<p>Kiam \u015di diris al la panjo ke \u015di \u015datus, nu, esti aktorino, la panjo, instikte, per vangofrapo, kvitancis la ideon. Nun la panjo \u015datus vidi tiun junulon kiu alproksimi\u011das timoplene al restoracio en Bleibtreustr. kaj demandas \u0109u estas la \u011dusta momento por peti a\u016dtografon. Tiom da pianlecionoj kaj ili ne faris pianistinon el \u015di.<\/p>\n<p>La duan vangofrapon la panjo ne donis. \u015ci akceptis ke Tilla havu dum unu jaron teatran edukon kaj poste, oni vidos. La panjo per slava impulsemo klopodis defendi sian filinon de la fantomoj de la arto. Kial la filino de kemiisto ne volis ion alian, pli realan? Fine de la 19a jarcento ne eblis multa elekto por virina profesio. Eble la panjo volis savi sin mem.<\/p>\n<p>Ankora\u016d en la gepatra hejmo, Tilla \u015datis konversacii kun la kahelforno en la \u0109ambro. La forno estis komprenema, kura\u011digis, jesis, neis, malkonsilis. Sufi\u0109is nur fikse rigardi \u011din kaj starigi la demandon en si mem.<\/p>\n<p>Kiam iu enirus la \u0109ambron, \u015di rapide turnus la dorson al la forno por ne malkovri la aliancon. Estus terure suspektinde se oni ekrakontus ke \u015di parolas kun objektoj.<\/p>\n<p>Okaze de la unua sursceni\u011do \u015di memoris la vangofrapon kaj ne volis ka\u016dzi skandalon al la familio. \u015ci aperu sub la alia nomo, ne la vera nomo de la familio. \u015ci nomi\u011du, \u015di nomi\u011du&#8230; la fantazio ne iris tro malproksimen. De \u015dia hugenota patro \u015di portis la francan nomon. Por la unua teatra programo, por la rolo de Tirola knabo, \u015di elektis la nomon de la franca avino. Tiel Duriuex ekfaris la nomon. \u015ci elektis \u011din tiel kiel \u015di elektus \u0109apelon. La nomo devus bone sidi. \u011ci sidi\u011dis kaj ne velkis dum multaj jardekoj.<\/p>\n<p>Tilla turnis la spegulon. \u011ci faris rondan signon sur la plafono. La iksodo ne estis trovita. \u015ci surmetis la nokto\u0109emizon kaj gaje revenis al Lutz. Li super siaj kalkuloj tute ne rimarkis ke \u015di intertempe flugis en balono.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Hondurasa Rifu\u011do Por la rifu\u011dejo \u015di elektis Zagrebon, la urbo kiu \u015dajnis al \u015di sufi\u0109e fora de \u0109io de kio \u015di volis savi\u011di. La elekton de la urbo diktis la memoroj pri \u015dia avo Hrdlicka, kiu en Zagrebo iam studis juron. En la familio oni menciadis la nomon de la urbo kun la sento de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"featured_media":11221,"template":"","categories":[18,12],"class_list":["post-11287","stsp_text","type-stsp_text","status-publish","has-post-thumbnail","hentry","category-issue-12","category-non-fiction"],"yoast_head":"<!-- This site is optimized with the Yoast SEO plugin v28.7 - https:\/\/yoast.com\/product\/yoast-seo-wordpress\/ -->\n<title>Tilla - stadtsprachen<\/title>\n<meta name=\"robots\" content=\"index, follow, max-snippet:-1, max-image-preview:large, max-video-preview:-1\" \/>\n<link rel=\"canonical\" href=\"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/\" \/>\n<meta property=\"og:locale\" content=\"de_DE\" \/>\n<meta property=\"og:locale:alternate\" content=\"en_US\" \/>\n<meta property=\"og:type\" content=\"article\" \/>\n<meta property=\"og:title\" content=\"Tilla - stadtsprachen\" \/>\n<meta property=\"og:description\" content=\"Hondurasa Rifu\u011do Por la rifu\u011dejo \u015di elektis Zagrebon, la urbo kiu \u015dajnis al \u015di sufi\u0109e fora de \u0109io de kio \u015di volis savi\u011di. La elekton de la urbo diktis la memoroj pri \u015dia avo Hrdlicka, kiu en Zagrebo iam studis juron. En la familio oni menciadis la nomon de la urbo kun la sento de [&hellip;]\" \/>\n<meta property=\"og:url\" content=\"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/text\/tilla\/\" \/>\n<meta property=\"og:site_name\" content=\"stadtsprachen\" \/>\n<meta property=\"article:publisher\" content=\"https:\/\/www.facebook.com\/Stadtsprachen\" \/>\n<meta property=\"article:modified_time\" content=\"2020-11-17T13:43:16+00:00\" \/>\n<meta property=\"og:image\" content=\"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2019\/12\/19-scaled.jpg\" \/>\n\t<meta property=\"og:image:width\" content=\"2560\" \/>\n\t<meta property=\"og:image:height\" content=\"2527\" \/>\n\t<meta property=\"og:image:type\" content=\"image\/jpeg\" \/>\n<meta name=\"twitter:card\" content=\"summary_large_image\" \/>\n<meta name=\"twitter:site\" content=\"@stadtsprachen\" \/>\n<meta name=\"twitter:label1\" content=\"Gesch\u00e4tzte Lesezeit\" \/>\n\t<meta name=\"twitter:data1\" content=\"22\u00a0Minuten\" \/>\n<script type=\"application\/ld+json\" class=\"yoast-schema-graph\">{\"@context\":\"https:\\\/\\\/schema.org\",\"@graph\":[{\"@type\":\"WebPage\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/\",\"url\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/\",\"name\":\"Tilla - stadtsprachen\",\"isPartOf\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#website\"},\"primaryImageOfPage\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/#primaryimage\"},\"image\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/#primaryimage\"},\"thumbnailUrl\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/wp-content\\\/uploads\\\/2019\\\/12\\\/19-scaled.jpg\",\"datePublished\":\"2019-03-17T15:41:44+00:00\",\"dateModified\":\"2020-11-17T13:43:16+00:00\",\"breadcrumb\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/#breadcrumb\"},\"inLanguage\":\"de-DE\",\"potentialAction\":[{\"@type\":\"ReadAction\",\"target\":[\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/\"]}]},{\"@type\":\"ImageObject\",\"inLanguage\":\"de-DE\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/#primaryimage\",\"url\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/wp-content\\\/uploads\\\/2019\\\/12\\\/19-scaled.jpg\",\"contentUrl\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/wp-content\\\/uploads\\\/2019\\\/12\\\/19-scaled.jpg\",\"width\":2560,\"height\":2527},{\"@type\":\"BreadcrumbList\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/tilla\\\/#breadcrumb\",\"itemListElement\":[{\"@type\":\"ListItem\",\"position\":1,\"name\":\"Startseite\",\"item\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/\"},{\"@type\":\"ListItem\",\"position\":2,\"name\":\"Texts\",\"item\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/en\\\/text\\\/\"},{\"@type\":\"ListItem\",\"position\":3,\"name\":\"Tilla\"}]},{\"@type\":\"WebSite\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#website\",\"url\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/\",\"name\":\"stadtsprachen\",\"description\":\"\",\"publisher\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#organization\"},\"potentialAction\":[{\"@type\":\"SearchAction\",\"target\":{\"@type\":\"EntryPoint\",\"urlTemplate\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/?s={search_term_string}\"},\"query-input\":{\"@type\":\"PropertyValueSpecification\",\"valueRequired\":true,\"valueName\":\"search_term_string\"}}],\"inLanguage\":\"de-DE\"},{\"@type\":\"Organization\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#organization\",\"name\":\"stadtsprachen\",\"url\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/\",\"logo\":{\"@type\":\"ImageObject\",\"inLanguage\":\"de-DE\",\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#\\\/schema\\\/logo\\\/image\\\/\",\"url\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/wp-content\\\/uploads\\\/2021\\\/02\\\/cropped-logo_stadtsprachen_taubenblau.png\",\"contentUrl\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/wp-content\\\/uploads\\\/2021\\\/02\\\/cropped-logo_stadtsprachen_taubenblau.png\",\"width\":512,\"height\":512,\"caption\":\"stadtsprachen\"},\"image\":{\"@id\":\"https:\\\/\\\/stadtsprachen.de\\\/de\\\/#\\\/schema\\\/logo\\\/image\\\/\"},\"sameAs\":[\"https:\\\/\\\/www.facebook.com\\\/Stadtsprachen\",\"https:\\\/\\\/x.com\\\/stadtsprachen\",\"https:\\\/\\\/www.instagram.com\\\/berlinerliterarischeaktion\\\/\",\"https:\\\/\\\/mastodon.social\\\/@BerlinerLiterarischeAktion\"]}]}<\/script>\n<!-- \/ Yoast SEO plugin. -->","yoast_head_json":{"title":"Tilla - stadtsprachen","robots":{"index":"index","follow":"follow","max-snippet":"max-snippet:-1","max-image-preview":"max-image-preview:large","max-video-preview":"max-video-preview:-1"},"canonical":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/","og_locale":"de_DE","og_type":"article","og_title":"Tilla - stadtsprachen","og_description":"Hondurasa Rifu\u011do Por la rifu\u011dejo \u015di elektis Zagrebon, la urbo kiu \u015dajnis al \u015di sufi\u0109e fora de \u0109io de kio \u015di volis savi\u011di. La elekton de la urbo diktis la memoroj pri \u015dia avo Hrdlicka, kiu en Zagrebo iam studis juron. En la familio oni menciadis la nomon de la urbo kun la sento de [&hellip;]","og_url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/text\/tilla\/","og_site_name":"stadtsprachen","article_publisher":"https:\/\/www.facebook.com\/Stadtsprachen","article_modified_time":"2020-11-17T13:43:16+00:00","og_image":[{"width":2560,"height":2527,"url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2019\/12\/19-scaled.jpg","type":"image\/jpeg"}],"twitter_card":"summary_large_image","twitter_site":"@stadtsprachen","twitter_misc":{"Gesch\u00e4tzte Lesezeit":"22\u00a0Minuten"},"schema":{"@context":"https:\/\/schema.org","@graph":[{"@type":"WebPage","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/","url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/","name":"Tilla - stadtsprachen","isPartOf":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#website"},"primaryImageOfPage":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/#primaryimage"},"image":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/#primaryimage"},"thumbnailUrl":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2019\/12\/19-scaled.jpg","datePublished":"2019-03-17T15:41:44+00:00","dateModified":"2020-11-17T13:43:16+00:00","breadcrumb":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/#breadcrumb"},"inLanguage":"de-DE","potentialAction":[{"@type":"ReadAction","target":["https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/"]}]},{"@type":"ImageObject","inLanguage":"de-DE","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/#primaryimage","url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2019\/12\/19-scaled.jpg","contentUrl":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2019\/12\/19-scaled.jpg","width":2560,"height":2527},{"@type":"BreadcrumbList","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/tilla\/#breadcrumb","itemListElement":[{"@type":"ListItem","position":1,"name":"Startseite","item":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/"},{"@type":"ListItem","position":2,"name":"Texts","item":"https:\/\/stadtsprachen.de\/en\/text\/"},{"@type":"ListItem","position":3,"name":"Tilla"}]},{"@type":"WebSite","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#website","url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/","name":"stadtsprachen","description":"","publisher":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#organization"},"potentialAction":[{"@type":"SearchAction","target":{"@type":"EntryPoint","urlTemplate":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/?s={search_term_string}"},"query-input":{"@type":"PropertyValueSpecification","valueRequired":true,"valueName":"search_term_string"}}],"inLanguage":"de-DE"},{"@type":"Organization","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#organization","name":"stadtsprachen","url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/","logo":{"@type":"ImageObject","inLanguage":"de-DE","@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#\/schema\/logo\/image\/","url":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/cropped-logo_stadtsprachen_taubenblau.png","contentUrl":"https:\/\/stadtsprachen.de\/wp-content\/uploads\/2021\/02\/cropped-logo_stadtsprachen_taubenblau.png","width":512,"height":512,"caption":"stadtsprachen"},"image":{"@id":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/#\/schema\/logo\/image\/"},"sameAs":["https:\/\/www.facebook.com\/Stadtsprachen","https:\/\/x.com\/stadtsprachen","https:\/\/www.instagram.com\/berlinerliterarischeaktion\/","https:\/\/mastodon.social\/@BerlinerLiterarischeAktion"]}]}},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/stsp_text\/11287","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/stsp_text"}],"about":[{"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/types\/stsp_text"}],"version-history":[{"count":7,"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/stsp_text\/11287\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":14313,"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/stsp_text\/11287\/revisions\/14313"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/media\/11221"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=11287"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/stadtsprachen.de\/de\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=11287"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}