Sprachen
Inhalt Wer? Über uns Termine Submissions Untermenü
« zurück

Manfred Retzlaff

Max-Gerd Retzlaff (2019)

“Manfred en pensoj kvazaŭ ŝvebanta, nur malvolonte preta degrimpi la sinon de Kaliopo, Erato aŭ Eŭterpo.”

Ke tiu estas la unua memoro pri mia patro, skribis lia multjara Esperanto-amiko Guido Brandenburg en sia mirinda nekrologo.[1] Estis ekzakte antaŭ unu jaro, kiam mia patro mortis, sed memoroj kaj sennombraj tradukaĵoj kaj adaptaĵoj de poezio en germana, greka, latina, pola, rusa, angla, dana, por nur mencii kelkajn, en la planlingvo Esperanto vivas plue.

Lingvoj interesis Manfredon jam de lia infanaĝo, en lernejo li jam estis elektinta la branĉon kun latina kaj malnovgreka. Kvankam la postmilita tempo por li antaŭvidis alian profesion, dumvive restis lia intereso pri lingvoj. Antaŭ ĉiu vojaĝo eksterlanden staris la klopodo amikiĝi al la respektiva nacia lingvo aŭ paroli ĝin almenaŭ iom. 1972 li fine ekkonis la lingvon al kiu li poste dediĉis sian plej grandan entuziasmon: Esperanton. Tiu lingvo por li estis revelacio, ne nur pro ĝia rolo kiel ponto inter la homoj sed precipe pro ĝia riĉeco je formoj kaj esprimeblecoj.

Komence Esperanto por li simple estis komunika rimedo por tutmonde interkonatiĝi kun geamikoj – ankaŭ kun sia edzino Thea, mia patrino – sed 1976 ĝi fariĝis formo de literatura esprimo.

Unue li komencis traduki porinfanajn kaj dormigajn kantojn por miaj du fratinoj kaj por mi. Ĉiu Pixi-libro kaj por mi kompreneble devige la buba rakonto “Max kaj Moritz” de Wilhelm Busch enhavis etan tradukon en Esperanton sur siaj paĝoj, en akurataj krajonaj literoj. Kelkfoje eĉ notita inter la originaj linioj, se alie spaco ne estis trovebla.

 

Traduko de poemoj

Iom post iom, dum ni pliaĝiĝis, Manfred sin turnis al la pli famaj germanaj poetoj. Fine li komencis traduki alilingvajn poemojn el ĉiam pli da lingvoj.

Grandan gravecon li atribuis al tio, ne nur enhave traduki la poemojn, sed ankaŭ trovi respondon por formo, lingva esprimo kaj ritmo, kiu kompreneble respektu ne nur la originan tekston sed ankaŭ la   ingvon Esperanto kun ties apartaĵoj. Tiel la rezigno pri silaboj, speciale finaĵoj, por li ĉiam estis ĝena, ĉar tio en liaj okuloj tro multe fuŝinfluus la karakteron de Esperanto.

Unopajn versojn li tradukis sennombrajn fojojn, ĉiam denove ŝanĝis kaj poluris, ĝis metriko kaj ritmo estis trovita. Estis lia pasio, kaj rapideco ne decida kriterio. De ĝardenlaboro estis forprenita la monotoneco se apud la korpo ankaŭ la menso havis okupon. Sur arbostumpo kutime kuŝis notlibreto, kaj okaze, post kiam la hakmaŝino estis nutrita per kelkaj branĉoj, ankaŭ en la libro verso estis aldonata aŭ anstataŭigata.

Dum preskaŭ kvardek jaroj estis kreataj pli ol kvarcent tradukoj, ĉiam registritaj sub lia Esperanto-nomo Manfredo Ratislavo. Sur www.poezio.net estas troveblaj 275 de tiuj tradukoj apud la originaj tekstoj (se permesite de aŭtoro aŭ ties heredantoj).

2003 mi estis instalinta tiun retan poem-datumbankon kaj prilaborinta ĝin ankoraŭfoje en la jaro 2010. Unue fakte nur por ke liaj propraj tradukoj trovu pli grandan publikon, sed Manfred rilate siajn tradukojn, kiujn li ĉiam nur nomis provoj, estis retenema kaj modesta kaj volis scii la proprajn tradukojn ne ekspoziciitaj, sed laŭeble lokitaj apud tiuj de aliaj aŭtoroj kaj apud tradukoj en aliajn lingvojn.[2] Estis ja lingvoj, kiuj lin fascinis, precipe per poezio etenditaj ĝis siaj limoj.

Atestantaj tion troviĝas ĉe www.poezio.net nun entute 906 poemoj, de kiuj Manfred Retzlaff tradukis 275, apud 761 tradukoj de multaj aliaj aŭtoroj. De la poemo “Ho, mia kor'”[3] de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, troviĝas eĉ dek versioj apud la originalo kaj tiu de “Lorelei”[4] de Heinrich Heines staras almenaŭ apud naŭ tradukoj. Entute estas reprezentitaj 22 lingvoj.

 

Postlasitaj trezoroj

Unu epopeo estas kaŝita inter ĉiuj tiuj poemoj en la datumbanko: “Dektritilioj”[5] de Friedrich Wilhelm Weber. Ĝi estis la sola pli granda verko al kiu mia patro kuraĝis proksimiĝi. La tutan epopeon kun 25 kantoj en kvarpieda trokeo li jam antaŭ jaroj estis tradukinta, tamen por Poezio.net Manfred volis ĉion ankoraŭfoje tralabori kaj certigi, ke ĉio konformas liajn pretendojn, antaŭ ol la publiko povu ĝin vidi. Tion li nur sukcesis pri la unuaj 11 ĉapitroj. La ceteraj 14 ĉapitroj devis resti neprilaboritaj, kaj mi luktas kun la demando kion fari per tiu heredaĵo. Tiel la divena bildlibro “ABC de la bestoj”[6] restis la sola libro, kiu dum lia vivotempo en kunlaboro kun Guido Brandenburg estis aperinta kiel materia libro.

Kiel malgrandan trezoron mia patro por miaj fratinoj kaj mi postlasis dormigan kanton per kiu li multajn vesperojn kantis nin en dormon kiam ni estis malgrandaj. Ĝi estis la sola traduko kies origino ne estis alia teksto sed sole rusa aŭ siberia melodio kiun li iam dumnokte estis aŭdinta ĉe Radio Moskvo:

 

Manfredo Ratislavo
Dormu, mia infanet’[7]

Dormu, mia infanet’!
Gardos vin la anĝelet’,
Amas vin la kara Di’,
Dormu, sonĝu dolĉe vi!

Malleviĝis jam la sun’,
Lumas la duona lun’,
Staras alte ĉe l’ ciel’
Ankaŭ la vespera stel’.

Kaj se volos nia Di’,
Morgaŭ revekiĝos vi,
Levos ree sin la sun’.
Dormu, sonĝu dolĉe nun!

 

[1] Guido Brandenburg, “Manfred Retzlaff, 4.11.1938 – 1.6.2018”, publikigita 2018 en “Fervoja Esperantisto 2/2018”, paĝoj 10–11.

[2] Manfred Retzlaff, “Saluton, karaj geamikoj!” / “Guten Tag, liebe Freunde!”, publikigita 2003. Saluta teksto de http://www.poezio.net

[3] Ludwig Lazarus Zamenhof, “Ho, mia kor'”, publikigita 1887. http://www.poezio.net/version?poem-id=129&version-id=252,896

[4] Heinrich Heine, “Die Lorelei”, publikigita 1823. http://www.poezio.net/version?poem-id=2&version-id=2,71

[5] Friedrich Wilhelm Weber, “Dreizehnlinden”, publikigita 1878, ĉapitroj 1 ĝis

http://www.poezio.net/version?poem-id=-1&poet-id=768

[6] Guido Brandenburg, Manfred Retzlaff, “ABC de la bestoj – Ein Esperanto-Deutsches Rate-Bilderbuch”, publikigita 2002, eldonita de Barbara Brandenburg, ISBN 978-3831145812.

[7] Manfredo Ratislavo, “Dormu, mia infanet'”, publikigita http://www.poezio.net/version?poem-id=561&version-id=1133 Traduko de la unua strofo de Anne Retzlaff, Nina Rudek kaj Max-Gerd Retzlaff, 2018:

Schlafe, mein liebes Kind! Die Engel wachen über Dich,

Es liebt Dich der gütige Gott, Schlafe und träume süß!

 

Aus dem Deutschen von Guido Brandenburg

≡ Menü ≡
Startseite Inhalt
Termine Submissions
Autor_innen Übersetzer_innen Moderator_innen
Über uns Partner Galerie
Kontakt Blog Facebook
Festival 2016 Events Presse